Raumalogo Rauman kaupunki
Raum o ain raum
 

Historio de Rauma

Tradicioj de Rauma kaj martrafiko aludas al miljaraj komercaj rilatoj kun aliaj Baltmaraj landoj. La urbo evoluis iom post iom en la fino de Mezepoko, sed pri la evoluo ne konserviĝis dokumentoj. Jam en la mezo de la 14a jarcento oni konstruis la unuan katolikan templon de Rauma, la Preĝejon de Sankta Triunuo kaj evidente en la sama jarcento oni fondis la franciskanan monaĥejon. La komerca loko formis kulturan centron.

La 17an de aprilo en 1442 Karl Knutsson, kavaliro, konfirmis per sia sigelo komercajn rajtojn al raŭmanaj burĝoj kaj la samajn avantaĝojn, specialajn rajtojn kaj liberecojn kiel ankaŭ turkuanaj burĝoj havis. La fonddokumento de Rauma lasis certajn rajtojn al la burĝoj, sed jam antaŭ tio Rauma estis la komerca kaj eklezia centro dank’ al la monaĥejo. Franciskanoj lokiĝis al Rauma plej malfrue en komenco de la 15a jarcento post forlaso de kastelo de Vregdenborg en Eurajoki. Du jarojn post la unua privilegia letero reĝo Kristoffer mem donis ordonojn pri organizo de la administracio de la urbo.

La kvanto de la privilegiaj leteroj, eldonitaj en 1461 kaj 1476, reflektas la aktivadon de la urbanoj. Oni persistis je la ricevitaj rajtoj kaj oni petis konfirmojn kiam la reganto ŝanĝiĝis kaj oni ekspluatis la rajtojn en la vivteno. En la komenco de la sekva jarcento estis konkurado pri komercaj rajtoj kun Ulvila, "antaŭulo" de la najbara urbo Pori. Rauma estis jam tiam rimarkinda havenurbo, kiu peris varojn al konsumaj centroj en sudo. La kresko de la impostoj ĝis la mezo de la 16a jarcento montras tion.

Reĝo Gustavo Vasa kaj liaj konsilistoj pensis, ke kelkaj grandaj centroj profitigas la regnon pli ol multaj malgrandaj urboj. Tial ankaŭ raŭmanaj burĝoj estis en jaro 1550 ordonitaj transloĝiĝi al Helsinki por fortigi la novan komercan urbon. Oni neniam obeis la ordonon tute kaj raŭmana civitana malobeo rezistis la ordonon tiel sukcese, ke post sep jaroj oni permesis reveni.

Periodoj post tio favoris raumanojn, konjunkturoj pliboniĝis kaj frajta trafiko profitis. Raŭmanaj burĝoj kaj ŝipistoj navigis kun siaj propraj ŝipoj al Stokholmo, Germanio kaj Baltio, eĉ al Norda Maro alportante segitan lignon kaj lignujojn kaj importante salon, teksaĵojn kaj trinkaĵojn. Komerca areo atingis malproksimen al fino de la Botnia Golfo.

En la 16a jarcento pesto mortigis dufoje grandan parton de raŭmanoj. Oni kalkulis, ke en la fino de la 16a jarcento estis 500-600 loĝantoj en Rauma. La sekvaj jarcentoj estis periodo de stagna evoluo, kion influis inter alie tio, ke la grandpotenca politiko de Svedio celis al koncentriĝo de komerco. Pro dekreto de jaro 1636 Rauma perdis sian rajton de eksterlanda navigado por 130 jaroj. Oni povis porti varojn nur al Stokholmo kaj Turku. Oni fondis la urbon Uusikaupunki sude de Rauma kiel konkuranto de Rauma kaj en la 17a jarcento oni fondis 8 urbojn en la provinco Ostrobotnio.

Ankaŭ la grandaj incendioj en Rauma akcelis la reakcion. Du brulegoj detruis la urbon preskaŭ tute. Ankaŭ la malnova respektata Preĝejo de La Sankta Triunuo brulis kaj oni komencis uzi la monaĥejan templon kiel parokan ”preĝejon”.

Sekve ekzemple la kvanto de metiistoj malpliiĝis, dum ĝi pliiĝis en la novaj urboj en Ostrobotnio kaj ili kreskis ankaŭ laŭ popolkvanto. La komerca rekresko de urbo, kiu komenciĝis en la komenco de la 18a jarcento, finiĝis pro la milito inter Svedio kaj Ruslando. La tiel nomata Milito de Finnlando 1808-09, kiam Ruslando konkeris kaj aneksis la landon en komenco ne  kaŭzis materian detruon, sed jam antaŭe malbona ekonomio suferis pro milita laciĝo.

La t.n. Krimea Milito venigis somere 1855 fremdajn ŝipojn al Rauma. Oni bombardis la urbon dufoje kaj la magazenojn en haveno kaj la seglignajn stokejojn oni bruligis. Post la milito ekonomio tamen reviviĝis rapide kaj Rauma estiĝis grava havena urbo.

La fino de la 19a jarcento estis periodo de grandaj investoj. Kiel sola finna urbo Rauma konstruis propran larĝan fervojon, kies longo de Peipohja en Kokemäki al Rauma estas 47 kilometroj. La urbo ankaŭ investis multe da mono por havigi seminarion por popollernejaj instruistoj al Rauma. Ĉi tiuj ambaŭ grandaj projektoj en 1890 jardeko unuigis la urbon al la cetera lando, ambaŭ en sia maniero influis al komerca kaj spirita vivo.

La monon por la grandaj investoj oni gajnis el la maro kiel ĉiam.

Oceana navigado de Rauma estis la plej ampleksa en Finnlando en la fino de la 19a jarcento dum periodo, kiam vaporŝipoj jam dominis la grandajn marojn kaj industrio estis venonta ankaŭ al Rauma.

Finnlando ŝanĝiĝis en kelkaj jardekoj el agrokultura al industria lando kaj Rauma el navigada kaj lerneja urbo al industria urbo. La plej granda ŝanĝo okazis nur post la dua mondmilito. La industrio de Rauma multflankiĝis kaj la loĝantaro kreskis rapide.

 

Päivitetty: 21.07.2003