Raumalogo Rauman kaupunki
Raum o ain raum
 

El kortegoj de Eŭropo al karakterizaĵo de mara urbo

Punto estiĝis luksa ornamaĵo de eŭropaj kortegoj en la 16a jarcento. Sed kiu portis la ekzotikan puntfaradon al malproksima Rauma; franciskanaj monaĥoj, monaĥinoj de Sankta Briĝita, maristoj, aŭ iu nobelulino? Ĉiuokaze jam en la 18a jarcento puntfaro estis kutima metio de raŭmanoj.

En jaro 1754 oni faris 4 000 ulnojn da punto por vendi. Do 2 400 metroj!

Kiam oni en Eŭropo estis modaj puntaj kapvestoj en fino de la 18a jarcento, multaj raŭmanoj faris la faman punton de Rauma. Oni kalkulis 600 puntistojn.

En la komenco de la 19a jarcento oni liveris puntmodelojn kaj fajnajn puntfadenojn el eksterlando. Evoluo de la arto en Rauma kondukis al fondo de la puntfara lernejo.

Puntaj kapvestoj eksmodiĝis de 1840 kaj ankaŭ la puntfarado rimarkeble malmultiĝis. Oni komencis uzi punton en tolaĵoj anstataŭ vestoj. En 1890aj jaroj aperis nemultekostaj industriaj puntoj.

Post la stagnado puntfarado reviviĝis en la komenco de la 20a jarcento. De tiam Rauma vivtenis firme sian puntan famon. Dum la pasintaj jaroj ĉirkaŭ 150 raŭmanoj studis puntfaron ĉiujare kiel ŝatokupon!

La plej grava vivtenanto de puntfara arto estis la lokaj fortoj. En Rauma oni aranĝis kursojn kaj ekspoziciojn, provis faciligi havigon de fadenoj kaj iloj, publikigis puntmodelojn kaj lernolibrojn kaj progresigis vendadon de puntoj. Puntfaraj kursoj estis en la programo de la Civitana Instituto de Rauma preskaŭ kvin jardekojn. En la kursoj estas  ĉirkaŭ 150 lernantoj ĉiujare. Ekde jaro 1971 oni festas en Rauma en fino de junio Puntan semajnon, kiam puntekspozicioj kolektas interesatojn el tuta lando kaj  ank el eksterlando.

 

Päivitetty: 05.05.2004