Raumalogo Rauman kaupunki
Raum o ain raum
 

Lingvo de Rauma

Dialekto de Rauma (aŭ lingvo de Rauma, kiel raŭmanoj mem nomas sian dialekton) estas unu el la sudokcidentaj dialektoj, kiujn oni parolas en la provincoj Vera Finnlando kaj Satakunta proksime al Rauma. Oni parolas la lingvon de Rauma plej pure tamen nur en Rauma. Ne ekzistas preciza informo pri la deveno de la lingvo de Rauma, sed la pozicio de Rauma kiel funkcianta havenurbo influis lingvon. Dank’ al maristoj, lingvo de Rauma estas influita de la sveda kaj la angla, sed ankaŭ  la estona, la rusa kaj la franca lingvo.

Laŭscie Hj. Nortamo estas unua persono, kiu esploris kaj notis la lingvon de Rauma. Nortamo ankaŭ verkis la kolekton ”Raumlaissi jaarituksi”, novelojn kaj humuraĵojn. Pli poste laboris inter aliaj Tauno Koskela kaj Hannu Heino por konservi kaj konatigi la lingvon de Rauma.

I.a. mallongigo de vortoj, neoficialeco de frazoj kaj ”babilado” estas karakterizaj trajtoj de la lingvo de Rauma. Ĝi diferenciĝas klare ekzemple de la dialekto de Turku, kiu ofte intermiksiĝas kun la lingvo de Rauma. La diferenco videblas kaj aŭdeblas i.a. tiel, ke la dialekto de Turku  anstataŭigas literon d per litero r. Ĉi tio ne okazas en la lingvo de Rauma.

Hannu Heino rakontas en sia libro ”Raumlaissi sananbätki” pri la literoj b, d kaj g kaj pri la lingvo de Rauma parte prunte de Hj. Nortamo: ”Vortoj, kiuj aspektas strangaj, oni komprenas facile, se oni interŝanĝas en la lingvo de Rauma ofte aperantajn molajn konsonantojn g, d kaj b al la konsonantoj k, t kaj p. Raŭmanoj parolas tamen tiel, ke devus esti aparta litero, kiu dum parolo sonus inter ĉi tiuj malmolaj kaj molaj konsonantoj. Tamen, praktike oni povas prononci vortojn, kiuj komenciĝas per literoj b, d kaj g same kiel ili komenciĝus per literoj p, t kaj k. Kontraŭe b, d g, kiuj estas meze de vortoj, sonas klare; ekzemple en vortoj sendä (tamen), niingo (same kiel), rommbott (rumbotelo).”

La lingvo de Rauma denove floras kaj prosperas post krizo en la mezo de la 20a jarcento ekzemple en raŭmana gazetaro, libroj kaj teatro. Ĉiujare Hannu Heino tradukas la somermezan numeron de urba magazino Uusi Rauma. La speciala numero estas ankaŭ en reto.

Vortoj kaj parolturnoj en lingvo de Rauma:

Esperante

Finne

Lingve de Rauma

Li ja alvenis de tie.

Sieltähän hän saapui.

Nääks, siäld hän pöffätt.

Li estas iom fiera.

Hän on vähän ylpeä.

Hän o eine ylppi.

Vi ja havas belan preĝejon!

Teilläpä on kaunis kirkko!

Teill o sitt fiin girkk!

Ĉu vi intencas siesti?

Aiotko ruokalevolle?

Meinaks menn ruam bääl maat?

Kie estas librejo?

Missä on kirjakauppa?

Misä on giripuad?

Nazo

Nenä

Klyyvar

Pasero

Varpunen

Hakomolkone

Ebria

Juovuksissa

Kaffes, krääsäs, piänes, seilis, pöffis, tikus, …

Frazetoj en lingvo de Rauma:

Esperante

Finne

Lingve de Rauma

”Tia punto”, diris raŭmanino,  vidante araneaĵon.

”Vai tuollaista pitsiä”, sanoi rauman tyttö hämähäkin verkon nähdessään.

”Tommost pitsi”, sanos Rauma flik ko hämhäki verko näk.

 

Li mensogas kiel bruna hundo.

Hänhän valehtelee kuin ruskea koira.

Valetle ko ruski koer.

 

Insistas kiel bovo de Mikko.

Yhtä itsepäinen kuin Mikon sonni.

Ykspäine niinko Miko mul

”Mi venis ankaŭ ĉi tien“, diris Hakala, kiam li falis en ŝipkelo.

”Tulin käymään tännekin”, totesi Hakala pudotessaan laivan ruumaan.
 

”Tliin tännekkin kattoma”, sanos Hakala ko laevaruumaham butos.

Salutojn el Turku, kvankam mi ne vizitis tie mem, sed mia nevo intencas viziti tieb en venonta somero.

Terveisiä Turusta, vaikka minä en siellä itse olekaan käynyt, mutta veljenpoika aikoo käydä siellä ensi kesänä.

Terveksi Turust, vaikkem mnää siälk käyn ol, mut veljemboik meina men ens suven.

     
     

 

 

Päivitetty: 21.07.2003