Raumalogo Rauman kaupunki
Raum o ain raum
 

VIDINDAĴOJ

Rauma – maro kaj mondkulturo

Naturo modlis bonegan havenon, kiu poste fariĝis la plej granda en la okcidenta bordo. Maristoj kaj komercistoj konstruis apud la naturhaveno urbon, kiu fariĝis unu el la kulturhistoriaj mirakloj de la mondo. En kvin kaj duona jarcentoj Rauma evoluis unu el la plej interesaj vidindaĵoj en la tuta lando.

Malnova Rauma
UNESCO prenis Malnovan Rauman al sia mondheredaĵlisto ĝuste antaŭ la 550a naskiĝtago de la urbo. La originala urboparto estas unika ekzemplo pri malnova norda ligna urbo kaj ĝi estas ankoraŭ la plej vasta unueca konservita ligna urbareo en Nordio. La areo de Malnova Rauma estas 30 hektaroj kaj tie estas konstruaĵoj kaj loĝdomoj kaj vendejoj ĉirkaŭ 600. Loĝantoj estas tie ĉirkaŭ 750. La plej malnovaj loĝataj konstruaĵoj estas el la 17a jarcento. Urbstrukturo estas ĝis hodiaŭ  konservinta ĝian mezepokan karakteron – stretaj kaj serpentaj stratoj, iuj tute mallarĝaj, kaj neregulaj terenoj.

Preĝejo de la Sankta Kruco (Luostarinkatu 1)
Preĝejo de la Sankta Kruco estas eksa monaĥeja preĝejo de la franciskanoj, kiu estis konstruita en la fino de la 15a jarcento. La stonpreĝejo estas dunava kaj en ĝia ĥorejo estas mezepokaj mur- kaj volbopentraĵoj.

Ruinoj de la Preĝejo de Sankta Triunuo
Preĝejo de Sankta Triunuo estis konstruita en la 15a jarcento. Ĝi pereis en brulego en 1640 post kio preĝejo de Sankta Kruco estis ekuzata kiel paroka preĝejo.

Funebra kapelo de Alfred Kordelin
Kapelo de Kordelin en la malnova tombejo estis konstruita en 1921. Familianoj de Alfred Kordelin konstruigis kaj donacis la kapelon al la Raŭma eklezio. La kapelo estas planita de arkitekto Lars Sonek kaj estas administrata de la Rauma eklezio de jaro1924.

Alfred Kordelin (1868-1917), filo de Raŭmana maristo, estis siatempe unu el la plej sukcesaj finnlingvaj negocistoj en Finnlando. Sen formala eduko, la junulo komencis energie de nenio kaj avancis en du jardekoj unu el la plej riĉaj homoj en Finnlando. Alfred Kordelin agis plejparte ĉe teks- kaj metalindustrio, sed fine li estis ankaǔ ŝipposedanto.

Kordelin estis ankaŭ la plej granda privata terposedanto en Finnlando. Li administris bienegojn en Mommila kaj Jokioinen. Agrikulturo en Mommila estiĝis lia ĉefa okupo. Dum la lastaj vivjaroj agrikultura konsilisto Kordelin konstruigis palaceton Kultaranta en Naantali kiel sian somerdomon, kiu nuntempe estas la somera rezidejo de la respublika prezidento.

Kordelin mortis 49-jara la 7-an de novembro 1917, kiam rusa matrozo pafis lin dum la tiel nomata tumulto de Mommila, en la senorda periodo ĝuste antaŭ la sendependigo de Finnlando. Sole vivinta Kordelin destinis en sia testamento rimarkindan parton de sia bonhavo kiel kapitalon de finna kultura fonduso, kiu donas stipendiojn por progresigi sciencon, literaturon, arton kaj popolklerigon.

Marmuseo en Rauma
Marmuzeo situas en la iama naviga lernejo. La valora domo estis konstruita en 1900 kaj en ĝia unua etaĝo troviĝas la baza ekspozicio, alternaj ekspozicioj kaj kafejo. Marmuzeo ofertas informadon kaj travivaĵojn pri la historio de navigado.

En ”informaj lumturoj” la vizitanto povas studi vastajn temojn kaj informarojn krome la artikloj. La plej vastaj informaroj estas la ŝipregistro kaj informoj pri eksaj studantoj en la naviga lernejo.

En la supra etaĝo situas la sola virtuala navigilo de la mondo en muzeo. Por la ilo oni konstruis ordonan ponton, kiu similas al vaporŝipo de 1930-aj jaroj. La planko estas levebla tiel ke ankaŭ infanoj povas uzi la ilon kaj vidaĵo al la ”maro” estas stabila. Navigantoj povas mem elekti ŝipon, el kiuj la plej malgranda estas rigidtrunka gumboato, kiu veturas je rapideco pli ol 40 nodoj. La plej granda ŝipo estas pli ol 340-metra tankŝipego. Ankaŭ rapida pramŝipo kaj granda krozoŝipo estas elekteblaj. Oni povas elekti ankaŭ la navigadlokon: el Finnlando troviĝas Helsinki kaj Uusikaupunki krom Rauma kaj eksterlandaj lokoj estas inter aliaj Angla Kanalo, Gibraltar, Sydney, Novjorko kaj San Francisco. Veterkondiĉoj estas ŝanĝeblaj kaj oni povas ekzerci navigadon dum nokto aŭ en nebulo. Vizitanto povas do sperti ŝtormon en Gibraltar aŭ transiron de nebula Angla Kanalo.

Muzeo de Rauma
Muzeo de Rauma estas eksa, konstruohistorie valora urbodomo el jaro 1776, kiu situas apud la foira placo. En la muzeo estas videbla modelaro de mane faritaj puntoj de Rauma kaj objektaro ligiĝanta kun navigado en Rauma.

Kirsti (Pohjankatu 3)
Devene de la 18a jarcento tipa duparta domo kie estas aranĝita hejmo de maristo de la komenco de la 19a jarcento.

Marela (Kauppakatu 24)
Muzeo, kiu prezentas la hejmon de ŝipekipisto en Rauma en la komenco de la 19a jarcento. Ankaŭ alternaj ekspozicioj.

Laborejo de potisto (Nummenkatu 12)
Prezentas loĝdomon kaj laborĉambron de fabrikanto de fornokaheloj.

Muina (en Vasarainen)
Vilaĝa muzeo en Vasarainen. Kampara korto en vera kamparo. En la kolekto de la muzeo troviĝas 1 600 objektoj apartenantaj al la vivo en bieno el la komenco de la 20a jarcento kaj el la 19a jarcento. Malfermas nur en somero.

Artmuzeo de Rauma (Kuninkaankatu 37)
Artmuzeo de Rauma situas en empiriastila konstruaĵo de Pinnala, kies pli malnova parto estas el jaro 1795 kaj reprezentas Gustavianan klasikismon. Fermita korto ĉirkaŭas eksan komercan domon, en kies kromdomoj estas ekspoziciejoj.

Artmuzeo de Lönnström (Valtakatu 7)
Situas en centro en eksa domo polica kaj justica, kiu estis konstruita en 1912 kaj ŝanĝita en muzeon en 1993.

Hejmmuzeo de Teresia kaj Rafael Lönnström (Syväraumankatu 41)
Prezentas la unikan hejmon kaj artgalerion de industri
istaj geedzoj.

Kiikartorni en Syväraumanlahti
Elvidejo kie estas bela vidaĵo al la maro.

Elvidejo kaj artkafejo (Vesitornintie 2)
Vidaĵo trans la urbon. En la artkafejo estas verkoj de lokaj artistoj.

Man- kaj artindustricentrejo (Karjalankatu 17)
Teksejo kaj alternaj ekspozicioj.

PitsPriia, Puntfaristoj de Rauma rs. (Kauppakatu 29)
Speciala vendejo de puntoj de Rauma kaj puntfarado.

 

Päivitetty: 15.06.2005

 
Preĝejo de la Sankta Kruco
 
Kaupunkielämää vuodesta 1442